Home

Awesome

Skrablo-vortaro

Diversaj iloj por fari vortarojn por Skrablo kaj similaj ludoj

La listo estas uzata por https://vortludo.com/

La vortaro havas la vortojn de la du plej popularaj literumkontroliloj en Esperanto - nome LibreOffice kaj Aspell. La vortoj de Reta Vortaro (http://reta-vortaro.de) estas aldonita por permesi modernajn vortojn, kiel 'mojose' kaj 'ri'. Propraj nomoj estas ne permesataj. Krome la eblecoj kunmeti afiksojn kaj vortoj en nekonataj kombinaĵoj estas limigita.

Pensoj pri kreado de skrablo-vortaro

Estas malfacile decidi kiujn vortojn estu permesataj.

Dum skrablo-ludado ĉe kongresoj la regulo ŝajne estas ke se eblas argumenti por la vorto kaj fari sencohavan frazon kun la vorto tiam ĝi estas permesata. Tiu principo neniam realigeblas per programo - eble 'fajrilarejo' estus permesebla (ĉar verŝajne ekzistas bezonono stoki arojn da fajriloj ie), sed kiel distingi tion de 'fajrejarilo' kiu estus sensenca (ilo por krei aron de fajrejoj??). Ĉe la (ne plu funcianta) esperanto-skrablo retejo de Clayton Smith (https://skrablo.ikso.net/plejaltaj.html) oni ja povas vidi ke tre permesa vortaro igas la ludantojn uzi vortojn kiel ĴIPIĜOJN, NUDBROĈAĴ, ODAĴARAJ, FERAĴECA kaj MIAŬINDO.

Kroma problemo estas ke, se oni permesas arbitran kombinoj de sufiksoj kaj radikoj oni reale havas senfinan liston. Eĉ se oni limigas al 8 literoj ĝi estas tre granda kaj Peter kaj Martin ne facile povis trakti tiom grandegan liston.

Do, estis klare ke neniam estos plena kontento pri la vortlisto - ĉiam estos iuj kiuj miras ke iu vorto estas permesata dum aliulo miras ke alia vorto estas malpermesata. Mi konsultis Eckhard Bick (esperantisto kaj profesia lingvisto), kaj decidis ke la listo de permeseblaj vortoj estu de oficiala vortaro, same kiel en la nacilingvaj skrablo-ludoj. Mi kreis 2 vortlistojn. La unua estas 'strikta' kiu nur enhavas la 27.000 vortojn de Reta Vortaro, kun neniuj afiksoj krom tiuj rekte menciitaj en ReVo. La alia enhavas 6.670.000 vortojn de la du plej popularaj literumkontroloj, nome Aspell kaj LibreOffice. Ambaŭ vortlistoj devus esti forte prilaboritaj, ekzemple por forpreni propraj nomoj kaj limigi vortfaradon al realismaj niveloj.

Finfine la https://vortludo.com/ publikiĝis nur kun la granda vortlisto, sed eble la alia aldoniĝos poste.

La programo kiu kreas la vortliston estas publikigita ĉe https://github.com/nordfalk/skrablo-vortaro.

Mencioj

https://www.liberafolio.org/2019/08/02/vortludo-vortludo-ne-permesas-miauindon/