Home

Awesome

ProverbaroMontrilo

Promgrameto por Montri Hazardan Linion el la Proverbaro

Bezonaĵoj

Uzado

Rulu terminale la programeton per:

$ python proverbo.py

Por montri plurajn proverbojn, oni povas skribi entjeran kvanton kiel komandlinian argumenton, ekzemple:

 $ python proverbo.py 10

Se oni volus uzi malsaman liston de proveroj, oni povas doni ilin per listo de tekstdosieroj post la etikedo -f, ekzemple:

$ python proverbo.py -f dosieroA.txt dosieroB.txt

Se oni donas la etikedon -f sen listo de dosieroj, la programeto serĉos la dosieron proverbaro.txt en sia propra dosierujo.

Oni povas aldoni la etikedojn -H kaj -X por montri la proverbojn laŭ aŭ la H-sistemo aŭ X-sistemo. Kaze de oni elektas ambaŭ, la H-sistemo estos uzita.

La celo malantaŭ la kreo de ĉi tiu programeto estis montri proverbaranon, kiam nova terminala fenestro estas malfermita. En Baŝo (Bash) aŭ Z-Ŝelo oni povas fari ĉi tion per la aldono de la suba linio al ~/.bashrc~/.zshrc respektive:

python $HOME/git/ProverbaroMontrilo/proverbo.py

Simile, oni povas fari ĉi tion en la Vindoza Potenca-Ŝelo (Windows PowerShell). Kreu dosieron ĉe C:\Users\{ONIA_UZANTNOMO}\Documents\WindowsPowerShell\Microsoft.PowerShell_profile.ps1 se ĝi ankoraŭ ne ekzistas kaj aldonu la linion:

python $home\git\ProverboMontrilo\proverbo.py

Ambaŭkaze, memoru ŝanĝi la dosierindikon al la loko ĝusta por la propra komputilo.

Ekzemplo

<p align="center"> <img src='ekzemplo.png' width='500' title='Neofetch kaj ProverbarMontrilo'> </p>

Ekzemplo de nova terminala fenestro kun rulo de Neofetch kaj ProverbaroMontrilo.

Agnosko

Dankon al www.proverbaro.net pro la fonto de la proverboj.